Tirena maro
maro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tirena Maro (itale Mar Tirreno, france Mer Tyrrhénienne) estas parto de la okcidenta Mediteraneo. Ĝi situas okcidente de Italio, inter tiu kaj la insuloj Elbo, Korsiko, Sardio kaj Sicilio. Sudoriente la Markolo de Mesino ĝin ligas al la Ionia Maro.
Rapidaj faktoj maro [+], Akvejo ...
Tirena maro | ||
---|---|---|
maro [+] | ||
Akvejo | Mediteraneo | |
Koordinatoj | 40° 0′ 0″ N, 12° 0′ 0″ O (mapo)4012 | |
Akvokolektejo | 275 000 km² (27 500 000 ha) [+] | |
Areo | 231 000 km² (23 100 000 ha) | |
Nombro de insuloj | 4 | |
|
||
Tirena maro | ||
Vikimedia Komunejo: Tyrrhenian Sea [+] | ||
Fermi
Ĝia plej profunda loko profundas pli ol 3.700 metrojn, laŭ iuj eĉ 3.785; ĝi situas proksimume en ĝia centro kaj formas regulan triangulon kun Napolo kaj Romo. Ĉe ĝia suda rando, antaŭ la bordo de Sicilio, situas ĉeno da vulkanaj insuloj, Liparoj.
Ĝia nomo deriviĝas de la helena nomo de antikva popolo, la "tirenoj", nomataj ankaŭ etruskoj.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri geografio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
- Kategorio Tirena maro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)