Sovaĝbestoj de Tanzanio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tanzanio enhavas ĉirkaŭ 20 procentojn de la plej granda mamula populacio de Afriko, trovita tra siaj rezervejoj, protektitaj areoj, maraj parkoj, kaj 17 naciaj parkoj, disvastigitaj sur areo de pli ol 42 000 km² kaj formantaj proksimume 38 procentojn de la landa teritorio.[1][2] Sovaĝbestaj resursoj de Tanzanio estas priskribitaj kiel "senparalelaj en Afriko" kaj "la unua lando por vido de ĉasbestoj". Nacia Parko Serengeti, la dua plej granda nacia parko kun 14 763 km², situas en norda Tanzanio kaj estas fama pro siaj ampleksaj migrantaj gregoj de gnuoj kaj zebroj dum ĝi havas reputacion kiel unu el la grandaj naturaj mirindaĵoj de la mondo. La protektita areo Ngorongoro, establita en 1959, estas Monda heredaĵo de Unesko[3] kaj loĝata de la Masajoj.[4] Ĝia kratero Ngorongoro estas la plej granda netuŝita kaldero en la mondo.[5][6]
La naciaj parkoj ankaŭ estas parto de la malsekejoj de Tanzanio. La sovaĝbestoj emas esti pli proksimaj al la malsekejoj, precipe la specioj ŝatantaj akvon kiel hipopotamo, akvantilopo, verukapro, elefanto, krokodilo, ŝlima tragelafo (Tragelaphus spekii) same kiel akvobirdoj kiaj flamengoj kaj Anasoj.[7]