Sotillo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sotillo [soTIljo] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Sotillo estas komprenebla etimologie kiel Arbareto aŭ pli precize kiel Ĉerivera Arbareto. Ĝi enhavas la loĝlokojn Sotillo (26 loĝ. INE 2017), Fresneda de Sepúlveda (2 loĝ., ekde 1857), Alameda de Sepúlveda (jam senhoma, ekde 1961), kaj La Aldehuela (senhoma), citita kiel domaro en Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar de Madoz (1845 kaj 1850).
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Sotillo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40311 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 30 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 15′ N, 3° 38′ U (mapo)41.258333333333-3.6366666666667 [+] | ||
Alto | 968 m [+] | ||
Areo | 20,33 km² (2 033 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sotillo [+] | |||
Fermi
Sotillo apartenas al la komunumaro ochavo de la Sierra y Castillejo de la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda.