Sos del Rey Católico (en aragonaSos d'o Rei Catolico) (Sos de la Katolika Reĝo) estas la plej norda municipo de la komarko de Cinco Villas, situa nordokcidente de la provinco de Zaragozo, regiono de Aragono, (Hispanio). La municipo estas komponita de kvin setlejoj nome Sos del Rey Católico, Barués, Campo Real, Mamillas kaj Sofuentes. El Real estis mezepoka vilaĝo, kiu situis proksime de la nuna vilaĝo Campo Real, kiu apartenas al municipo Sos del Rey Católico. Vico kaj Ceñito estas jam neloĝataj lokoj en la municipo Sos del Rey Católico.
Rapidaj faktoj municipality of Aragon, Administrado ...