Soraboj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La soraboj (germane Sorben) estas malgranda okcidentslava popolo, ŝtate agnoskita etna minoritato, kiu vivas en orienta Germanio, en Luzacio.
Rapidaj faktoj etno, okcidentaj slavoj ...
Soraboj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
etno | ||||||
okcidentaj slavoj | ||||||
Suma populacio | ||||||
60 000-70 000[1] (est.) | ||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | ||||||
| ||||||
Lingvo(j) | ||||||
Sorabaj lingvoj (suprasoraba kaj malsuprasoraba), germana | ||||||
Religio | ||||||
Katolika Eklezio, Luteranismo | ||||||
Parencoj | ||||||
Fermi
Laŭ taksoj de sorabaj institucioj (Domowina, Soraba instituto) nuntempe ekzistas inter 20.000 kaj 30.000 aktivaj parolantoj de la soraba, de kiu tamen ekzistas du variaĵoj, la suprasoraba, parolata en la regiono de Bautzen (sorabe Budyšin) kaj la malsuprasoraba, parolata ĉirkaŭ Cottbus (Chośebuz).