Esperanto-movado en Skotio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Skotlando ludis gravan rolon en disvastigado de Esperanto. Kvankam oni scias malmulton pri la agado de la esperantistoj en Skotlando je la fino de la 19-a jarcento, ne estas dubo ke ekzistis kaj aktivis individuaj esperantistoj tra la lando. Jam de 1888 datiĝas la unuaj spuroj pri Edinburgaj esperantistoj, ligitaj al la eldono de la Dua Libro de l' Lingvo Internacia, eldonita de Zamenhof komence de 1888. Post la ricevo de tiu libro Edinburga Universitato esprimis sian dankon al la sendinto. Oni scias ke tiam pri Esperanto interesiĝis profesoroj Charles Sarolea kaj Patrick Geddes.
En la Adresaro de D-ro Zamenhof por 1903 kaj 1904 troviĝas inter aliaj, la nomoj de tri Glasgovanoj: D. G. Buchanan no. 8820, Maude Yuile no. 8425 kaj J. C. Scott no. 9932).
En marto 1903, John Hunter de Glasgova Universitato, kiu ĝis la fino de sia vivo en 1928 estis vigla esperantisto, invitis M. Charlier de Pariza Universitato paroli en Glasgovo pri Esperanto kaj pri ĝia celo. Rezulte de tio, post unu monato estis starigita la Glasgova Esperanto-Societo sub prezidanteco de s-ro Pollock. Ĉirkaŭ sama tempo, la grupo kun profesoro Sarolea kiel prezidanto, kaj Mary Tweedie kiel sekretariino, fondis la Edinburgan Esperanto-Societon.
La nove fonditaj societoj kunvenis ĉiu-semajne de aŭtuno ĝis aprilo. Multforma socia interago estis reprezentita en organizado de dancoj, koncertoj kaj oni povis aliĝi al la vagada kaj volanluda kluboj. Dum la somero oni daŭre kunvenadis, havante neoficialajn "teo-kunvenojn" en kafejoj kaj restoracioj.
En 1906 Caroline Oxenford el Hove fondis Vagabondan Klubon, kiu estis la asocio de artistoj. Ĝi funkciis ĝis la Unua Mondmilito, ĝia oficiala organo estis La Vagabondo (1908), kies nomo poste ŝanĝiĝis al La Vagabonda Monato kaj pli poste al La Vagabondisto.
Sufiĉe forta estis la Esperanto-Grupo en Leith sub prezidanteco de James Robbie. Oni ankaŭ scias pri la ekzisto de Heriot School Esperantist, la grupo gvidata de s-ro Forrester; ĝi jam stagnis dum 1909 . En Glasgovo, krom la Glasgova Societo troviĝis multaj lokaj societoj kiel: Partick (1906) sub prezidanteco de Agnes Gibson Macfarlane (librotenistino kaj delegito de UEA), Cowlairs Co-operative, St. Rollox (la nomo verŝajne ligita kun fame konata lokomotiva fabrikejo), Clydebank kaj Dennistoun. La Dennistoun Societo estis tre aktiva kaj bone konata kaj ĝi regule organizis karludadon.
La membraro de la Edinburga-Societo kreskis de 133 en 1906 ĝis 368 en 1908; ĝi estis la plej granda kaj vigla societo en Britio. En 1909 oni kondukis 14 klasojn dum la semajno kaj provizis tri instruistojn por tri grandaj klasoj sub aŭspicioj de la Edinburga Lerneja Komisiono. Membroj de la societoj pagadis la kotizon al la lokaj societoj kaj multaj filiiĝis al BEA (Brita Esperanto-Asocio, fondita en Londono en 1904). Samtempe memstaraj grupoj aperadis tra Skotlando sufiĉe rapide. En Dundee fondiĝis grupo eble en 1906. Ĝia unua prezidanto estis elokventa predikisto, pastro John Beveridge, kaj la sekretario estis s-ro Alfred A. Slidders. Baldaŭ poste Lois Beveridge, misiistino kaj filino de pastro Beveridge, prelegis en Perth en 1906 pri Esperanto kaj post tio, grupo fondiĝis en Perth.
En Cowdenbeath grupo fondiĝis je 23-a novembro 1908 kun 23 membroj. En la sama jaro fondiĝis grupoj en Montrose sub prezidanteco de J. D. Simpson kaj la grupo en Paisley kun 35 membroj. Ĉirkaŭ la jaro 1910 fondiĝis la grupo en St. Andrews. En Alva George William Wight starigis grupon baldaŭ post sia esperantiĝo en 1908. En Burntisland starigis la grupon lernejestro James Rodger. Pastro Henry Dawtrey kaj George Jarvis aranĝis publikan kunvenon en 1918 en Aberdeen dum kiu parolis bone konata malnova esperantisto John Bredall. La prelego estis tiel sukcesa ke la Lerneja Komisiono de Aberdeen tuj konsentis starigi klasojn, al kiuj en la sama jaro aliĝis 50 personoj. Jam en marto 1919 oni starigis Esperanto-grupon kun 38 membroj sub prezidanteco de David S. Rattray kaj Annie L. Burgess kiel sekretariino kaj kasistino. Sed la florado de grupoj ne estis ĉiam daŭra. De tempo al tempo aperis novaj grupoj, sed samtempe malaperis malnovaj. Dokumentitaj informoj pri la grupoj en Helensburgh, Greenock, Stranraer kaj Kirkcaldy datiĝas nur de la jaro 1924, kvankam tiuj grupoj verŝajne fondiĝis multe pli frue.