Skafaldo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Skafaldo estas portempa konstruaĵo konsistanta el traboj, pontoj, pasejoj aŭ platformoj subtenitaj de ĉarpentaĵo el bambuo, ligno, ŝtalo aŭ aluminio[1]. Ĝi celas ebligi al metiistoj atingi ĉiun lokon de konstruaĵo konstruota aŭ riparota kaj alporti tien la necesajn materialojn kaj ilojn.
Ekzistas tri diversaj skafaldoj: fiksitaj, pendigitaj aŭ rulantaj.
Fiksitaj skafaldoj povas esti dividitaj en jenajn tri kategoriojn:
- fasadaj skafaldoj,
- multdirektaj skafaldoj,
- masonistaj skafaldoj.