Sirinkso (biologio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sirinkso (Greka σύριγξ por Fluto de Pan) estas la nomo de la voĉa organo de birdoj. Situanta baze de la birda traĥeo, ĝi produktas sonojn sen la voĉkordoj de mamuloj.[1] La sonon produktas vibradoj de kelkaj aŭ ĉiuj la timpaniformaj membranoj (membrana tympaniformis) (la muroj de la sirinkso) kaj la pesulo (pessulus) kaŭzitaj de aero fluanta tra la sirinkso. Tio starigas mem-oscilantan sistemon kiu modulas la aerfluon kreante la sonon. La muskoloj modulas la sonan formon ŝanĝante la streĉitecon de la membranoj kaj la bronkaj malfermaĵoj.[2] La sirinkso permesas kelkajn speciojn de birdoj (kiaj psitakedoj, korvoj, kaj minaoj) imiti homan paroladon. Malkiel ĉe la laringo de mamuloj, la sirinkso situas kie la traĥeo forkiĝas al la pulmoj, kaj pro tio kelkaj kantobirdoj povas produkti pli ol unu sonon samtempe.[3] Al kelkaj specioj de birdoj, kiel ekzemple novmondaj vulturoj (katartedoj), mankas sirinkso kaj ili komunikas per gorĝaj sibloj. Birdoj havas laringon sed, malkiel ĉe mamuloj, ĝi ne sonas.