Silezia-pola lingvo
okcidentslava lingvo aŭ dialekto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La silezia-pola lingvo (propralingve ślōnskŏ gŏdka, ślōnski, kelkfoje ankaŭ po naszymu, en Esperanto preferate nomata silezia-pola kontraste al la silezia-germana lingvo, propralingve Schläsisch, Schläsch, kelkfoje ankaŭ Schläs'sch, dialekto de la germana, kiun en 1945 parolis 7 milionoj da homoj) estas okcidentslava lingvo respektive dialekto, kiu apartenas al la leĥa grupo.
Ekzemplo[1] |
---|
|
Patro nia |
Silezia lingvo | |
ślōnski | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Leĥaj lingvoj | |
Parolata en | Pollando, Ĉeĥio |
Regiono | Supra Silezio, Ĉeĥa Silezio |
Parolantoj | 522 000 |
Denaskaj parolantoj | 509 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | szl |
Glottolog | sile1253 |
Angla nomo | Silesian |
Franca nomo | silésien |
Ĝi estas parolata en la Suprasilezia regiono de Pollando, sed ankaŭ per malplimultoj en la Ĉeĥa respubliko kaj Germanio. En la jaro 2011 ĉirkaŭ 509 000[2] homoj en Pollando konsideris la silezian-polan kiel sian gepatran lingvon.
La silezia-pola estas proksime parenca al la norma pola lingvo, tiel ke plej multaj lingvistoj konsideras ĝin kiel dialekton de la pola lingvo.