Shyam Benegal
From Wikipedia, the free encyclopedia
Shyam BENEGAL (14-a de decembro 1934) estas barata kina reĝisoro kaj scenaristo. Per siaj unuaj kvar filmoj nome Ankur (1973), Nishant (1975), Manthan (1976) kaj Bhumika (1977) li estis parto de nova ĝenro, kiu estis nomita "meza kinarto" en Barato. Li esprimis sian malŝaton pri la termino, preferante, ke liaj verkoj estu nomitaj Nova aŭ Alternativa kinarto.[1] Benegal ricevis la premiojn Padma Shri en 1976 kaj Padma Bhushan en 1991.[2] La 8an de Aŭgusto 2007, Benegal ricevis la plej altan premion de la Barata kinematografio pro Vivodaŭra Atingo, nome Dadasaheb Phalke por la jaro 2005. Li ricevis la Nacian Kinpremion por la Plej Bonkvalita Filmo en Hindia sepfoje. Li ricevis la Premion V. Shantaram pro Vivodaŭra Atingo en 2018 en la Mumbaja Internacia Kinfestivalo.
Shyam Benegal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1934 (1934-12-14) (89-jaraĝa) en Trimulgherry |
Lingvoj | angla • hindia |
Ŝtataneco | Brita Hindio • Barato • Dominio de Barato |
Alma mater | Nordorient-Monta Universitato • Universitato Osmania • Mahbub College High School • Nizam College |
Familio | |
Frat(in)o | Sumitra Narayan |
Parencoj | Guru Dutt Atma Ram Lalita Lajmi |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • filmproduktoro • politikisto • reĝisoro |