Sheffield
urbo en Anglio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝefildo (angle Sheffield) estas kaj urbego kaj metropola distrikto en la angla regiono Yorkshire and the Humber.
Sheffield | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego • eksterparoĥa areo | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | S0114 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 518 090 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 647 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 23′ N, 1° 28′ U (mapo)53.380833333333-1.4702777777778 [+] | ||||
Alto | 75 m [+] | ||||
Areo | 142,06 km² (14 206 ha) [+] | ||||
Horzono | GMT [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sheffield [+] | |||||
Sheffield estas la 4-a plej granda urbo en Britio. Kun 560,000 loĝantoj ĝi estas meza grandurbo. Sed pli grave, la urbo spertis realan metamorfoson dum la lastaj 20 jaroj. Ĝi evoluis de industria ŝtalurbo al moderna universitata urbo, same kiel Liverpool kaj Manchester.
'The Northern Powerhouse' (angla vikipedio) kaj la decentrigo de Londono donis novajn ekonomiajn impulsojn al la urbo. La ŝtalfabrikoj moderniĝis kaj specialiĝis, sed la motoro de la modernigo intertempe estis transprenita de la du tieaj universitatoj : la Universitato de Sheffield kaj Universitato Sheffield Hallam kiuj kune havas preskaŭ 60 000 studentojn (10% de la loĝantaro)[1].
- Loĝantaro - 560 000 (2018)
- Areo - 367 km²