Shakira
kolombia kantistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Shakira Isabel MEBARAK RIPOLL [ŝakira isabel' mebarak' ripol'] (naskita la 2-an de februaro 1977(nun 1977-02-02)) en Barranquilla estas pop-muzikisto el Kolombio. Ŝi ludis gitaron kaj skribis kaj kantis kantojn ekde infanaĝo, kaj famiĝis laŭlonge de Latinameriko en 1998. En 2001 ŝi blondigis sian haron kaj lernis la anglan por skribi kaj kanti en la universala lingvo de pop-muziko. Ŝi nun estas fama tra Nordameriko kaj Eŭropo. Ŝi nun kantas plejparte en la hispana kaj la angla, sed ankaŭ en la portugala kaj la araba.
Shakira | |||||
---|---|---|---|---|---|
Shakira en 2011 | |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Shakira Isabel Mebarak Ripoll | ||||
Naskiĝo | 2-an de februaro 1977 (1977-02-02) (47-jaraĝa) en Barranquilla | ||||
Ĝenroj | Pop Latin pop World music | ||||
Profesio | kantistino, komponistino, producento, filantropo, dancistino, aktorino, reĝisorino de muzikaj videopecoj | ||||
Aktivaj jaroj | 1990 - nuntempo | ||||
Retejo | Shakira | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Shakira Isabel Mebarak Ripoll | ||||
Lingvoj | hispana • angla • itala • portugala • franca • kataluna | ||||
Loĝloko | Miamo | ||||
Ŝtataneco | Hispanio • Kolombio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Amkunulo | Antonio de la Rúa • Gerard Piqué | ||||
Infanoj | Jorge Iván roa lesmes • Sasha Piqué Mebarak | ||||
Parencoj | Valerie Domínguez | ||||
Okupo | |||||
Okupo | kantisto • aktoro • koreografo • gitaristo • komponisto • filantropo • produktoro • voĉaktoro | ||||
TTT | |||||
Retejo | https://www.shakira.com | ||||
Malsimile al multaj pop-muzikistoj, ŝi skribis siajn kantojn, eĉ en la angla. Por ŝi, muziko estas kanalo de memesprimo, kaj ne nur vojo al famo kaj riĉo. Anglalingvanoj emas kompari ŝin al Alanis Morissette.
Kiam ŝi aŭdis la gitaron en la kanto "Enjoy the Silence" (1990) de Depeche Mode, ŝia vivo ŝanĝiĝis.
Shakira estas nomo araba kiu signifas "virino gracoplena". Ŝia patro venis el Libano.
Ŝi havas grandan domon en Miamo, Florido, Usono, kaj estas najbarino de ŝia amikino, la kantistino Gloria Estefan, kiu helpis ŝin.
Shakira estas la bildo de Calvin Klein en Latinameriko kaj aperas en reklamoj por Pepsi en Usono.
Ŝia IQ estas 140.