Senkaku-insuloj
insuloj en la Orienta Ĉina Maro fakte regata de Japanio kaj disputata de Ĉinio kaj Tajvano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Senkaku-Insuloj/Diaoyu-Insuloj | ||
---|---|---|
insularo • pridisputata teritorio | ||
Situo | Orienta Ĉina Maro | |
Geografia situo | 25° 44′ 42″ N, 123° 28′ 30″ O (mapo)25.745123.475 f1 | |
| ||
Areo | 5,49 km² f4 | |
Ŝtato | Japanio | |
Disputita de | Popola Respubliko Ĉinio Tajvano | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
La insularo Senkaku[1][2] (japane 尖閣諸島, latinlitere Senkaku Ŝotō, la vorto senkaku = pinta), nome la insularo Diaoyu[1][2] aŭ Diago-insularo[3] por Ĉinio (ĉine 釣魚台 de la vorto diaoyu = fiŝhoki) situas en la orienta rando de la kontinentbreto de la Orienta Ĉina Maro, ĉ. 92 marmejlojn nordoriente de la urbo Jilong de Tajvan-provinco. Geologie ĝi estas akcesora insularo de Tajvan-provinco. Ĝi konsistas ĉefe el Diaoyu-Insulo, Huangwei-Insuleto, Chiwei-Insuleto, Suda Insuleto, Norda Insuleto kaj tri pliaj rifoj.
La Insularo situas 120 marmejlojn de la nordoriento de Tajvano, kaj estas ĉ. 200 marmejloj respektive al la ĉeftero de Ĉinio okcidente kaj al la Okinava insulo de Japanio oriente. La Insularo kaj la Okinava insulo estas apartigita de marfunda valo profunde je 2000-metroj.