Sendilo Grimeton
From Wikipedia, the free encyclopedia
La radiosendilo Grimeton en okcidenta Svedio estas sendilo por tre malaltaj frekvencoj respektive longegaj ondoj. Ĝi estis konstruita de Ernst Frederik Werner Alexanderson en 1924, inaŭgurita 1925-07-02. Ĝi estas la sola sendilo ankoraŭ funkcianta de la tutmonda ĉeno de sendiloj de la 1920-aj jaroj. Ekde 2004 ĝi apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.
Sendilo Grimeton | |||
---|---|---|---|
Radiostationen i Grimeton | |||
| |||
radiostacio • industria heredaĵo • muzeo pri laboro • konstruaĵaro • radiosendilo | |||
Estiĝo | 2-a de junio 1925 | ||
Areo | 109,09 m² | ||
Lando | Svedio vd | ||
Situo | Varberg | ||
Situo | |||
Geografia situo | 57° 6′ 50″ N, 12° 24′ 16″ O (mapo)57.11398312.404417 | ||
| |||
Retejo | http://www.alexander.n.se | ||
La sendilo situas ĉe Varberg, ĉirkaŭ 70 km sude de Gotenburgo, 200 km norde de Malmö. La ricevilo situis en Kungsbacka. La telegrafa centralo estis en Gotenburgo, kiu zorgis pri la liverado de la telegramoj elirantaj kaj enirantaj. Jam de la aŭtovojo oni rimarkas la grandan antenon. Ĝi konsistas el 6 turoj, 127 metrojn altaj. Tiuj portas 46 m larĝajn horizontalajn brakojn. La turoj staras en distanco de po 380 m.