Scienca rasismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Scienca rasismo, foje terminigita kiel biologia rasismo, estas pseŭdoscienca kredo, ke ekzistas empiria pruvaro por subteni aŭ justigi rasismon (rasa diskriminacio), rasan malsuperecon aŭ rasan superecon.[1][2][3][4] Historie, scienca rasismo ricevis kredindecon tra la scienca komunumo, sed ĝi ne plu estas konsiderata scienca.[2][3] Dividi la homaron en biologie distingaj grupoj estas ofte nomata rasa realismo aŭ rasa scienco fare de ties proponantoj. Nuntempa scienca interkonsento malakceptas tiun vidpunkton kiel malkongruebla kun la moderna genetika esplorado.[5]:360
Scienca rasismo uzas antropologion (partikulare la fizikan antropologion), antropometrion, kraniometrion, kaj aliajn fakojn aŭ pseŭdo-fakojn, por proponi antropologiajn tipologiojn kiuj subtenu la klasigon de homaj populacioj en fizike evidentaj homajn rasojn, kelkaj el kiuj estus konsiderataj superaj aŭ malsuperaj al aliaj. Scienca rasismo estis ofta dum la periodo el la 17-a jarcento ĝis la fino de la Dua Mondmilito. Ekde la dua duono de la 20-a jarcento, scienca rasismo estis kritikita kiel absolute malvalida kaj senkreditigita, kvankam estis konstante uzita por suporti aŭ klopodi validigi rasismajn mondokonceptojn, bazite sur kredoj en la ekzistado kaj signifo de rasaj kategorioj kaj hierarkio de superaj kaj malsuperaj rasoj.[6]
Post la fino de la Dua Mondmilito, scienca rasismo kaj en teorio kaj en agado estis formale denuncita, speciale en frua publikaĵo de UNESCO pri kontraŭrasismo nome "The Race Question" (La rasafero, 1950): "La biologia fakto de raso kaj la mito de 'raso' devas esti distingitaj. Por ĉiuj praktikaj sociaj celoj 'raso' ne estas tiom multe biologia fenomeno kiom socia mito. La mito 'raso' kreis enorman kvanton de homa kaj socia damaĝo. En ĵusaj jaroj, ĝi okazigis enormajn perdojn en homaj vivoj, kaj kaŭzis nediritan suferadon."[7] Ekde tiu epoko, disvolvigoj en hom-evolucia genetiko kaj en fizika antropologio kondukis al nova interkonsento inter antropologoj ke homaj rasoj estas socipolitika fenomeno pli ol biologia.[8][9]:294[10][11]