Santo Tomé del Puerto [santotoME delPŬERto] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Santo Tomé del Puerto estas komprenebla etimologie kiel Sankta Tomeo de la Montopasejo. Ne estas loĝloko kun la nomo Santo Tomé del Puerto kaj fakte ĝi enhavas kvin loĝlokojn, plus unu jam senhomejon, nome Aldealapeña, senhoma en la aktualo (41°11′52″N 3°37′18″O), en 18561 ĝi estis aligita al la jam malaperinta municipo Siguero; La Rades; Rosuero; Siguero, municipo sendependa ĝis 1970, poste submunicipo ekde 2006 ĝis 2013; Sigueruelo, municipo sendependa ĝis 1973; kaj Villarejo [biljaREĥo], sidejo de la urbodomo (en la foto de la tabelo).
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...