Sanna Marin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sanna MARIN (naskiĝis la 16-an de novembro 1985(nun 1985-11-16) en Helsinko) estas finnlanda socialdemokratia politikistino. Ŝi estis ĉefministro de la lando ekde la 10-a de decembro 2019[1] ĝis la 20-an de junio 2023. Je la enoficigo ŝi estis la plej juna registarestro en la mondo kaj ankaŭ la plej juna ĉefministro en la historio de Finnlando.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Sanna Marin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Sanna Marin | |||||
Naskonomo | Sanna Mirella Marin | ||||
Naskiĝo | 16-an de novembro 1985 (1985-11-16) (38-jaraĝa) en Helsinko | ||||
Lingvoj | finna • sveda • angla • germana vd | ||||
Loĝloko | Kaleva • Tampere vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tampere • Suupanniitty School • Pirkkalan yhteislukio Silmu vd | ||||
Partio | Finnlanda socialdemokratia partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Markus Räikkönen vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Laborkampo | politiko • local administration • socialdemokratio vd | ||||
Aktiva en | Tampere • Helsinko vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ĉefministro de Finnlando | |||||
Dum | 2019–2023 | ||||
Antaŭulo | Antti Rinne | ||||
Sekvanto | Petteri Orpo | ||||
partiestro de la socialdemokratia partio | |||||
Dum | 2020– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Marin estas parlamentano ekde 2015 kaj, antaŭ sia ĉefministriĝo, estis ministro de transporto kaj komunikado ekde junio 2019[2]. Ŝi estas la tria virino-ĉefministro de la lando. La antaŭaj estis Anneli Jäätteenmäki (2003) kaj Mari Kiviniemi (2010–2011).