Sankt-Valentena tago
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sankt-Valentena tago, Valentena Tago aŭ Tago de Valenteno[1] estas festo solenata la 14-an de februaro. Tiutage, amantoj esprimas amon por siaj amatoj.
Rapidaj faktoj festa aŭ feria tago ...
Sankt-Valentena tago | |
---|---|
Tradiciaj simboloj de Valentena Tago inkluzivas korojn, kolombojn, Eroson kaj amleterojn. Poŝtkarto, ĉirkaŭ la jaro 1909. | |
festa aŭ feria tago | |
Alia nomo | Valentena Tago Tago de Valenteno |
Festata | Kristanoj kaj la kulturoj influitaj de kristanoj |
Speco | Kristana, kultura, internacia |
Signifo kaj senco | Amantoj sendas siajn sentojn unu al la alia |
Dato | 14-a de februaro |
Kutimoj kaj tradicioj | Sendado de salutkartoj kaj donacoj. |
Fermi
Tradicie, oni donas malgrandajn kortuŝajn donacojn, kiel amleterojn, ĉokoladaĵojn, kaj florojn. Nuntempe, ĝi ankaŭ estas tago en kiu oni esprimas amikecan amon al bonamikoj aŭ parencoj.