San Miguel de Abona
From Wikipedia, the free encyclopedia
San Miguel de Abona [sanmiGEL deaBOna] estas urbo kaj municipo en la sudo de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.
San Miguel de Abona | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 38620 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 22 606 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 538 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 6′ N, 16° 37′ U (mapo)28.0975-16.617222 [+] | ||||
Alto | 580 m [+] | ||||
Areo | 42 km² (4 200 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo San Miguel de Abona [+] | |||||
La municipa ĉefurbo estas San Miguel de Abona mem je 580 m.s.m., Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio Historia Komplekso ekde 2013.[2] Kun la najbaraj municipoj Arona kaj Adeje, ĝi formas la nomitan Metropolan Areon de Suda Tenerifo enhavantan 194 774 loĝantojn (2019).[3]
La loknomo "Abona" devenas el la pasinteco de guanĉoj, pri kio oni sugestis tradukojn al ŝtonegoj aŭ ŝtonminejoj.[4][5] San Miguel egalas al Sankta Mikaelo, al kiu estis dediĉita iama ermitejo, kaj kiu iel aperas en la municipa blazono.