Sahitya Akademi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sahitya Akademi (hindie साहित्य अकादमी, lit. "Akademio de Literaturo") estas barata neregistara institucio kiu celas antaŭenigi literaturon en lingvoj de Barato[1]. Ĝi estas subtenata de, sed daŭre estas sendependa de, la hinda registaro.
Sahitya Akademi | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1954 vd | |
Lando(j) | Barato vd | |
Sidejo | Nov-Delhio | |
Membro de | Internacia Akademia Unio vd | |
Filioj | Andhra Pradesh Sahitya Akademi vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estis fondita en marto 1954 kaj organizas literaturajn seminariojn kaj laborrenkontiĝojn, publikigas revuojn kaj librojn pri elstara literaturo inkluzive de la Enciklopedio de Hinda Literaturo, en ĉiuj barataj lingvoj.
La Akademio okazigas ĉiujarajn seminariojn en ĉiu el la 24 agnoskitaj lingvoj. La seminarioj estas aranĝitaj laŭ la rekomendoj de 24 lingvaj konsilaj komisionoj. La lingvaj konsilaj komisionoj konsistas el 10 agnoskitaj verkistoj, kleruloj aŭ kritikistoj de la respektivaj lingvoj. La konsisto de la Konsilantaroj estas redeterminata ĉiujn 5 jarojn[2].