Rudolf Virchow
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rudolf Ludwig Karl VIRCHOW (13-a de oktobro 1821 en Świdwin – 5-a de septembro 1902 en Berlino) estis germana doktoro, patologo, sciencisto kaj socialpolitikisto. Oni konis Virchow kiel "papon de la berlina medicino", li estis la unua persono kiu donis al la koncepto de malsano solidan bazon. Li diris ke la malsano ne estas problemo de tuta korpo, sed nur individuaj ĉeloj aŭ grupoj de ĉeloj. Tiel, Virchow estis la fondinto de ĉela patologio. Lia plej fama frazo estis "omnis cellula ex cellula" – do ke ĉiuj ĉeloj povas estiĝi nur de aliaj ĉeloj.
Rudolf Virchow | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rudolf Virchow | |||||
Naskonomo | Noppe Suzanna | ||||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1821 (1821-10-13) en Świdwin, Province of Pomerania, Reĝlando Prusio | ||||
Morto | 5-an de septembro 1902 (1902-09-05) (80-jaraĝa) en Berlino, Germana Imperiestra Regno | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Tombo | Alter St.-Matthäus-Kirchhof Berlin vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino • Universitato de Würzburg vd | ||||
Partio | Germana Libermensa Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Karl Christian Siegfried Virchow vd | ||||
Infanoj | Hans Virchow • Anna Emilie Adele Virchow • Ernst Oswald Virchow vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo • antropologo • paleontologo • arkeologo • prahistoriisto • akademiulo • politikisto • kuracisto • universitata instruisto • patologo • paleoantropologo • verkisto vd | ||||
Laborkampo | ĉelbiologio • medicino vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Johannes Peter Müller • Robert Froriep vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis en la Instituto Vilhelmo Frideriko de la Berlina Universitato, poste laboris en la Hospitalo Charité kiel patologo. Li skribis en 1845 artikolon pri leŭkemio.
Li ekis en 1847 kun sia amiko Benno Reinhardt sciencan eldonaĵon Archiv für pathologische Anatomie und Physiologie, und für klinische Medizin. Post la morto de Reinhardt (1852), Virchow redaktis la eldonaĵon dum ĉ. duonjarcento sole.
Komence de 1848, la prusa registaro komisiis lin serĉi la kaŭzon de la tif-epidemio en Supra Silezio. En sia raporto li kulpigis la malbonajn socialajn cirkonstancojn kaj la registaron. Virchow batalis sur barikadoj de Berlino en 1848. Post la revolucio li instigis je sanaferaj reformoj kaj redaktis la semajnan eldonaĵon Die Medizinische Reform.
En 1873 li iĝis honora membro de la Hungara Scienca Akademio.