Rosas en la hispana aŭ Roses en la kataluna (pro Rozoj, kio aperas en la blazono) estas municipo en la provinco Ĝirono, apartenanta al la regiono Katalunio, Hispanio, kun areo de 46 km². Ĝi estas malpli ol 30 kilometrojn de la landlimo kun Francio, 65 kilometrojn de Ĝirono kaj 160 kilometrojn de Barcelono. Malgraŭ la turismo, fiŝkaptado ĉiam restis grava. Rosas unu el la plej grandaj fiŝkaptaj haveno de la Costa Brava.
Roses situas ĉe la Golfo de Rosas kaj havas ĉirkaŭ 4km longan sablan strandon. Piediranta avenuo laŭiras laŭlonge de la granda sabla strando. Ekster la turisma sezono, Rosas havas ĉirkaŭ 18 000 konstantajn loĝantojn. En la someraj monatoj la loĝantaro altiĝas al 90 000.
Rapidaj faktoj municipo de Katalunio, Administrado ...