Robert Walpole
From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert WALPOLE, 1a Grafo de Orford, OĜ, OB, PK (26a de aŭgusto 1676 – 18a de marto 1745), konata antaŭ 1742 kiel Sir Robert Walpole, estis brita ŝtatestro kiu estas ĝenerale konsiderata unua ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando. Kvankam la precizaj datoj de lia dominado estas temo de fakula debato, oni parolas ofte pri 1721-1742. li dominis dum la Ministraro Walpole–Townshend kaj kompreneble dum la Ministraro Walpole kaj tenas la rekordon kiel plej longaserva ĉefministro en britia historio. Kritikistoj nomigis lian sistemon "Robinocratio." Speck diras ke la seninterrompa fluo de 20 jaroj de Walpole kiel ĉefministro "estas prave konsiderita kiel unu el ĉefaj atingoj de la britia politika historio... Oni proponas kutime klarigojn pri lia sperta manovrado de la politika sistemo post 1720, [kaj] lia unika miksado de la survivantaj povoj de la krono kun la pliiĝanta influo de la Komunuloj".[1]
Robert Walpole | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Robert Walpole | |||||
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1676 (1676-08-26) en Houghton | ||||
Morto | 18-an de marto 1745 (1745-03-18) (68-jaraĝa) en Sankta Jakobo | ||||
Tombo | St Martin at Tours' Church, Houghton vd | ||||
Religio | Eklezio de Anglio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio • Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | King's College • Eton College vd | ||||
Partio | Whig vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Robert Walpole vd | ||||
Patrino | Mary Burwell vd | ||||
Gefratoj | Dorothy Townshend • Horatio Walpole • Galfridus Walpole • Mary Walpole vd | ||||
Edz(in)o | Maria, Lady Walpole • Catherine, Lady Walpole vd | ||||
Infanoj | Horace Walpole • Robert Walpole, 2nd Earl of Orford • Edward Walpole • Katherine Walpole • Lady Mary Walpole • Lady Maria Walpole vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • artkolektanto vd | ||||
Aktiva dum | 1700–1745 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis ŭigo el la supra klaso, kiu estis unuafoje elektita por la parlamento en 1701, kaj eltenis multajn konservativajn sintenojn. Li estis kamparana kavaliro kaj rigardis al la kamparanaj senjoroj (terposedantoj) por sia politika bazo. Historiisto Frank O'Gorman diris ke lia estreco en Parlamento respegulis lian "racian kaj konvinkan oratorecon, lian kapablon movi kaj emociojn kaj mensojn de la homoj, kaj, super ĉio, lian eksterordinaran mem-fidon."[2] Hoppit diras, ke la politikoj de Walpole serĉis moderecon: li laboris por paco, pli malalta impostado, kresko de eksportado, kaj permesis iom pli multan toleron por protestantaj disidentoj. Li evitis polemikojn kaj alt-intensecajn disputojn, ĉar lia meza vojo allogis moderulojn kaj el la ŭiga kaj el la konservativa flankoj.[3]