Riaño [RJAnjo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. Riaño estas komprenebla etimologie kiel Riverangulo, kaj tio aperas simbole en la blazono sub la kastelo. La teritorio estas agnoskita kiel Regiona Parko Montaña de Riaño y Mampodre.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
La administracia nomo historie taŭgas por du geografie diferencaj loĝlokoj konataj nuntempe kiel Malnova Riaño —kun loĝado ekde 1752, kaj tute detruita en Julio 1987 pro la konstruado de la Akvobaraĵo de Riaño— kaj la aktuala Nova Riaño,konstruita el 1980 en la loko Valcayo [balKAĝo], por hejmigi la lokanoj elhejmigitaj per la ekspropraĵoj fare de la registaro pro la konstruado de la akvoreszervejo kien alvenas la rivero Esla kaj ties alfluantoj.