Rezervejo Hopi
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hopi Indiana Rezervado (hopie : Hopituskwa) estas Indiana rezervejo por la Hopi- tribo kaj la Arizona Tewa popolo. La rezervejo situas 256 km nordoriente de Fenikso kaj troviĝas en la gubernioj de Distrikto Navaha kaj Distrikto Coconino en la nordoriento de la usona ŝtato Arizono, kaj estas tute enfermita de la Navaha Nacio. La rezervejo havas areon de 6,557.262 km² kaj, laŭ la censo de 2000, havis enloĝantaron de 6,946.
Rezervejo Hopi | |||
---|---|---|---|
Jurisdikcio | |||
Flago | |||
Indiana Rezervejo de Usono, enklavo [+] | |||
Lando | Usono | ||
Regiono | Arizono | ||
- koordinatoj | 36° N, 111° U (mapo)35.911666666667-110.61555555556 [+] | ||
Akvokolektejo | 6 557 km² (655 700 ha) [+] | ||
Areo | 6 557 km² (655 700 ha) [+] | ||
Fondo | 19-a de decembro 1936 | ||
Rezervejo Hopi | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Hopi-tribo loĝas ĉi tie ekde la 12-a jarcento. La areo estas konata pro kachina pupoj, korbplektado, argilpotoj kaj arĝentaj juvelaĵoj.
La Hopi-rezervejo kaj Arizono ne observas someran tempon, male al la najbara Navaha Nacio kiu ja observas tiun. Ĝis sufiĉe lastatempe, la du popoloj dividis la areon nomitan la Navajo-Hopi Joint Use Area. La dividado de tiu areo, ofte referita kiel Granda Monto, okazis per federacia leĝaro en 1974 ĝis 1996, kaj ŝajne kaŭzis grandan konflikton [1][2].