Restaŭrado
restarigo de la potenco de absolutaj suverenoj en Eŭropo en la 19-a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
La vorto restaŭrado[1] en origina senco estas la restarigo de konstruaĵo en la originan staton per rekonstruo, riparo, repentrado. Do temas pri termino el konstruarto kaj arkitekturo. Tamen, en metafora senco historiistoj sur strikte historia-politika nivelo ankaŭ uzas la vorton por nomi la procezon de restarigo de la potenco de absolutaj suverenoj en Eŭropo kaj la anakronisma provo, post la militaj malvenkoj de Napoleono, reveni al la Antikva Reĝimo kiel estis antaŭ la Franca revolucio de 1789.
Ĝi komenciĝis per la Viena kongreso, kiu daŭris de la 1-a de novembro 1814 ĝis la 9-a de junio 1815 (laŭ aliaj jam de la 18-a de septembro 1814 ĝis la 9-a de junio 1815). La asembleo estis alvokita de la grandaj potencoj (la imperioj de Aŭstrio kaj Rusujo kaj la reĝlandoj Prusio kaj Britio) por restrukturi la eŭropajn limojn . En pli vasta senco, per Restaŭrado ni celas la reakcian movadon celantan kontraŭi la ideojn de la Franca Revolucio, disvastigitaj tra Eŭropo de la napoleonaj armeoj . De ĉi tiu vidpunkto, ĝi prezentas sin kiel fenomenon, kiu superas la pure politikan nivelon por etendi sin al la kultura. Fakte la epoko de la Restarigo koincidas kun Romantikismo en literaturo kaj kun Idealismo en filozofio . Oni povas konsideri ĝin finita per la ribeloj de 1830-1831.[2]