Regoledoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Regoloj (Regulus) estas malgranda genro de birdoj, kiujn nuntempe la plej multaj ornitologoj taksas propra familio regoledoj, dum antaŭe pro ilia ekstera simileco kun la genro Filoskopoj oni alkalkulis ilin al la familio Silviedoj. La scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj deriviĝas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj.
Regoledoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orverta regolo Regulus regulus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La genro Regoloj enhavas sep speciojn. Unu, la Madejra regolo, Regulus madeirensis, estis nur ĵus disigita el Fajroverta regolo kiel aparta specio. Unu specio, la Rubenkrona regolo, diferenciĝas sufiĉe pro siaj voĉo kaj plumaro tiel ke ĝi ofte ricevis statuson de propra genro, Corthylio.
Regoloj troviĝas en Nordameriko kaj Eŭrazio. Ili estas loĝantoj de arbokronoj kaj manĝas insektojn. Ili estas la plej malgrandaj birdoj de sia habitato.