Ramón del Valle-Inclán
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ramón VALLE PEÑA, konata sub la nomo Ramón DEL VALLE-INCLÁN (Vilanova de Arousa, 28-a de oktobro 1866 - Santiago de Compostela, 5-a de januaro 1936) estis galega verkisto en la hispana lingvo.
Ramón del Valle-Inclán | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1866 (1866-10-28) en Vilanova de Arousa | ||||
Morto | 5-an de januaro 1936 (1936-01-05) (69-jaraĝa) en Santiago de Compostela | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | urinvezika kancero vd | ||||
Tombo | Cemetery of Boisaca vd | ||||
Etno | Hispanoj vd | ||||
Lingvoj | hispana • galega vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Santiago de Compostela vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Ramón del Valle vd | ||||
Edz(in)o | Josefina Blanco vd | ||||
Infanoj | Jaime Valle-Inclán Blanco vd | ||||
Parencoj | Javier Valle-Inclán Alsina vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • dramaturgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis membro de la t.n. Generacio de 1898, kune kun, inter aliaj, Miguel de Unamuno, Azorín kaj Pío Baroja, sed Valle-Inclán eniris en tiuj grupo kaj stilo poste (ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj, kiel simile faris Antonio Machado. Li verkis prozaĵojn kaj teatrajn verkojn, nur malmulte da poezio. Precipe en teatro li estis moderniganto de la tiama stilo (komerca teatro), kun tre nova aliro al teatro, interalie per la uzo de literatura stilo nomata esperpento, kiun li mem kreis kaj definis; tia teatro ne estis tre sukcesa dum ties epoko (1920-aj kaj 1930-aj jaroj), sed ja estis sukcesa dum aliaj jardekoj, nome la 1970aj kaj la 1980-aj jaroj kaj markis la teatran hispanlingvan produktadon de la tuta jarcento.
Li uzis fortan kritikon, precipe al la tradiciaj klasoj kaj potencoj en sia dua etapo.