Pufino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pufinoj estas diversaj specioj el birda familio de procelariedoj, el diversaj genroj (Procellaria, Calonectris, Ardenna, Puffinus).
Kelkaj el plej konataj specioj estas la jenaj:
- cendropufino aŭ mediteranea flavbeka pufino (Calonectris diomedea)
- boreala pufino aŭ atlanta flavbeka pufino (Calonectris borealis)
- granda pufino (Puffinus gravis)
- griza pufino (Puffinus griseus)
- nordmara pufino (Puffinus puffinus)
La situacio de la populacioj de la diversaj specioj malsimilas sed tre ofte temas pri taksonoj tre minacataj. En la kazo de la flavbeka pufino (Procellaria diomedea) oni indikis kiel gravaj faktoroj kiuj endanĝerigas la specion (ankaŭ aliajn parencajn) la troa rilato de la specio al la fiŝkaptado fare el industriaj fiŝkaptaj ŝipoj, artefarita kaj danĝera allogo fare de homaj lumoj (lampos, ŝipoj, lumigo de monumentoj ktp.) kaj kontraŭleĝa tradicia ĉasado (ekzemple en Kanarioj).[1]