Pseŭdolariko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La pseŭdolariko (latine Pseudolarix) estas monotipa genro de konifero en la familio Pinacoj. La unusola specio, Pseudolarix amabilis, estas komune konata kiel ora lariko, kvankam ĝi ne estas vera lariko (Larix), kaj tiele ankaŭ falsa lariko pli proksime rilata al Keteleeria, Abies kaj Cedrus. Ĝi estas indiĝena planto de orienta Ĉinio, kun teritorioj en malgrandaj areoj en montoj de suda Anhujo, Ĝeĝjango, Fuĝjano, Ĝjangŝio, Hunano, Hubejo kaj orienta Siĉuano, je altoj de 100-1500 m. Tiu falsa lariko estas foje konata laŭ malnova scienca nomo Pseudolarix kaempferi, sed tio povas okazigi konfuzon kun Larix kaempferi, nome la Japana lariko.
- Pseŭdolariko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Pseŭdolariko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Pseŭdolariko en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionFalsa lariko, Biologia klasado ...
Falsa lariko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pseudolarix amabilis | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi