Prahistoria okcidenta Azio
periodigo historiografia / From Wikipedia, the free encyclopedia
La prahistoria okcidenta Azio estas la periodo en kiu, inter iuj homaj grupoj de okcidenta Azio (inter eŭropanoj ankaŭ nomata Proksima Oriento) disvastiĝas kaj stabiliĝas novaj manieroj kaj teknikoj de produktado de manĝaĵoj kaj teksaĵoj (kiuj respektive anstataŭas la paleolitikajn morojn moviĝi ĉasante bestojn, por la viando, kaj por vesti sin per haŭtoj). La fazo, lokita ekde la 15.000 a. K., estas nomata "protohistorio" pro tio ke ĝi montriĝas kiel enkonduko al sistema uzo de grafikaj signoj por la administra registriĝo de nombraj datumoj, uzo kiu iom post iom kondukos al la "invento" de skribado.