Profetaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Profetaĵo ĝeneralsence estas asertaĵo kiu antaŭvidas la estonton. Tamen, kuŝas grava malsamo inter profetaĵo [1] kaj antaŭvido[2]: antaŭvido havas ĉebaze procezon empirian kaj logikan, dum profetaĵo ne estas ligita al faktaj datenoj kaj rezonadoj, sed al klarvideco de tiu kiu pri ĝi iĝas la anoncanto, aŭ, pliĝenerale, al la pragmata kapablo de la "profeto" elvoki historiajn eventojn de li celitajn influante tiel la estonton aŭ nur ilin antaŭvidi kaj nur anonci. Ĉi-kaze, la termino "profetaĵo" aplikiĝas al filozofoj kiel al Nietzsche aŭ al politikistoj kiel George Washington aŭ kaj teoria fizikisto kiel al Georges Lemaître.
Etimologie, profetaĵo devenas el la antikvaj grekaj “προφήτης, προφητεία” kiu siavive devenas el φαινος (manifestacio),