Jeremia (profeto)
Biblia profeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jeremia (hebree יִרְמְיָהוּ Yirməyāhū, kiu signifas Ekzaltado de la Sinjoro naskiĝinta en Anatot, Jerusalemo, forpasinta en Egiptujo post la jaro 586 a.K.), filo de Helkia de la tribo de Benjameno), estis sacerdoto kaj unu el la bibliaj profetoj, opiniata aŭtoro de la samnoma Libro kaj de la Libro de la Plorkanto. Tiuj du libroj estas parto de Biblio kaj tiaj estas rekonataj de ĉiuj bibliaj kanonoj akceptantaj la Malnovan Testamenton.
Rapidaj faktoj Biblia persono, homa biblia persono ...
Jeremia | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | Libro de Jeremia 2-a libro de la Kroniko 2-a libro de Makabeoj |
Informoj | |
Sekso | vira |
Nacieco | Reĝlando de Judujo |
Religio | Jahveismo |
Okupo | pastro • verkisto |
Patro | Hilkiah |
Fermi