Potevio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Potevio [1] aŭ Puatuo (france Poitou [pŭatu], en la puatua Poetou) estis franca provinco, entenanta la nunajn departementojn Vendée ("Malsupra Potevio"), Deux-Sèvres kaj Vienne ("Supra Potevio") kaj ankaŭ nordon de departemento Charente kaj okcidentan parton de Haute-Vienne, kies ĉefurbo estis Potevo, france Poitiers [pŭatje].
Rapidaj faktoj Plena origina nomo: Comté de Poitiers, malnova provinco de Francio ...
Graflando de Potevo | |||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||
malnova provinco de Francio | |||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Fermi
Ĝi donis sian nomon al potevia marĉo, kiu situas en la malnova golfo de Pictons, ĉe la okcidenta marbordo de Francio. Tiu marĉo estas la dua plej vasta humida areo de Francio laŭ surfaco post Kamargo ; la marĉo etendiĝas de Atlantiko al Niort kaj de la sudo de Vendée al la nordo de La Rochelle.