Polmo
centro de la mano / From Wikipedia, the free encyclopedia
La polmo[1] de la mano (aŭ manplato, latine palma manus) estas la konkava parto de la mano, kiu estas kaŝita kiam la pugno estas fermata. Aliflanke de la etendita mano situas la mandorso (latine dorsum manus).
Rapidaj faktoj klaso de anatomia unuo ...
Fermi
La polma haŭto estas tute senhara kaj helkolora[2]. Ĝi estas markata de tri profundaj faltoj tiel nomataj Linioj de la mano. Ĝi elmontras ankaŭ, kiel la finoj de la fingroj, dermoglifojn, tie estas fingraj printoj.