Planet Word (lingvomuzeo)
muzeo en Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lingvomuzeo Planeda Vorto (angle Museum Planet Word) estas prilingva artomuzeo kiu malfermis en Vaŝingtono en oktobro 2020. Ĝi troviĝas en Franklin Square en la historia konstruaĵo de la lernejo Franklin.
Rapidaj faktoj muzeo • lingva muzeo ...
Planet Word | |||
---|---|---|---|
Planet Word en la iama lernejo Franklin, Naciaj Historiaj Lokoj (Usono) | |||
muzeo • lingva muzeo | |||
Lando | Usono | ||
Situo | Vaŝingtono | ||
Urbo | Vaŝingotno | ||
Adreso | 13th & K Streets NW 20005 Washington D.C. | ||
Estiĝo | 31-a de majo 2020 | ||
Malfermo | 2020 | ||
Koordinatoj | 38° 54′ 8″ N, 77° 1′ 45″ U (mapo)38.9021-77.0293 | ||
| |||
Retpaĝo | planetwordmuseum.org/ | ||
Fermi
Ĝi dediĉas atenton al temoj kiel la historio de la angla lingvo, kiel infanoj lernas vortojn kaj kiel muziko kaj reklamo uzas vortojn.
La muzeo havas maltipan aliron al muzeaj aranĝoj pro reimagi la modernan muzean sperton. La muzeo estas la unua en la mondo uzante en siaj 10 galerioj voĉ-aktivitan teknologion[1] per kiu vortoj kaj lingvoj ekvivas.
La muzeo estis kreita fare de Ann B. Friedman, filantropo kaj iama instruistino[2] kies edzo estas Tom Friedman, kolumnisto ĉe The New York Times[3].