La Placo HispaniohispanePlaza de España) de Madrido estas granda placo en la urbocentro de la hispana ĉefurbo, en kies centro troviĝas fontano dediĉita al Miguel de Cervantes. En la placo kaj ĉirkaŭe troviĝas du simbolaj konstruaĵoj de la urbo: La Turo Madrido (1957) kaj la Konstruaĵo Hispanio, krom tiuj konstruaĵoj ankaŭ gravas la Domo Gallardo kiel ekzemplo de la madrida modernismo kaj la sidejo de la Konsilantaro pri Kulturo. La Turo Madrido altas 142 m kaj estas unu el plej altaj konstruaĵoj de la urbo, videbla ekde granda parto de Madrido. Ĝi estis dum kelkaj jaroj la plej alta konstruaĵo el betono en la mondo. La konstruaĵo Hispanio estas 117 m alta kaj aktuale ripariĝas, sed ĝis 2006 gastigis hotelon, luksajn loĝejojn, oficejojn kaj vendejojn.
El tiu ĉi placo eliras la tre trairataj stratoj Gran Vía, Princesa kaj Cuesta de San Vicente. Ĝi ankaŭ troviĝas apud la strato Bailén, kio proksimigas ĝin al la Madrida Reĝa Palaco. En tiu ĉi tre konata placo de Madrido estas tute normale renkontiĝi kun turistoj el la tuta mondo en ajna jarsezono. Tre proksime de ĝi ankaŭ troviĝas la Templo de Debod.