Pjotr Bagration
From Wikipedia, the free encyclopedia
Princo Pjotr Ivanoviĉ BAGRATION (kartvele პეტრე ბაგრატიონი; P'et're Bagrat'ioni, ruse Пётр Иванович Багратион) naskiĝis en 1765[1] en Kizlar urbo (nun Dagestano, Rusio), mortis pro gravaj vundoj okazintaj dum la Batalo de Borodino la 12-an de septembro[jul.]/ 24-an de septembro 1812[greg.] en bieno Sima, Vladimira gubernio, Rusio. Li estis elstara rusia militestro, posteulo de Bagration dinastio longtempe reginta en Kartvelio.
Pjotr Bagration | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1765 (1765-01-01) en Kizlar |
Morto | 12-an de septembro 1812 (1812-09-12) (47-jaraĝa) en Sima, Vladimir Oblast |
Mortokialo | gangreno |
Tombo | Yuryev-Polsky District |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Ivan Aleksandrovich Bagration |
Frat(in)oj | Roman Bagration • Alexander Ivanovich Bagration |
Edz(in)o | Catherine Bagration |
Infano | sen valoro |
Parencoj | Jesse of Kartli |
Okupo | |
Okupo | oficiro |
Bagration militservis en la rusa armeo ekde 1782 tridek jarojn, komence kiel ordinara soldato kaj fine kiel infanteria generalo. Li partoprenis en la milito kontraŭ turkoj (1787-1892), en kelkaj bataloj kontraŭ la franca armeo en t.n. Napoleonaj Militoj sub komando de ĉefgeneralo Aleksandr Suvorov.
- Kategorio Pjotr Bagration en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
En la batalo de Borodino okazinta la 7-an de septembro 1812 Bagration estis anstataŭanto de ĉefkomandanto Miĥail Kutuzov kaj estris la 2-an rusan armeon. Rezulte li estis grave vundita kaj poste mortis pro gangreno.