Pinus contorta
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pinus contorta estas ofta arbo en okcidenta Nordameriko.[1] Kiel ĉiuj pinoj, ĝi estas ĉiamverda.== Subspecioj ==Ekzistas tri subspecioj de Pinus contorta, unu el ili kun du specoj. Ĉiuj kvar klasifik-grupoj foje estas traktitaj kiel nuraj variaĵoj.[2][3]* Pinus contorta subsp. contorta (Marbordo-pino) - Pacifika marbordo, suda Alasko ĝis Kalifornio** Pinus contorta subsp. contorta var. contorta (Marbordo-pino; sinonimo. P. contorta var. contorta) - Pacifika marbordo, Alasko ĝis nordokcidenta Kalifornio.** Pinus contorta subsp. contorta var. bolanderi ( Mendocino Marbordo-Pino; sin. P. contorta var. bolanderi endemia al Mendocino, Kalifornia marbordo.[4])* Pinus contorta subsp. murrayana (Tamarack-pino aŭ Sierra-Tordopino; sin. P. contorta var. murrayana Kaskada Montaro, Sierra Nevada kaj apudaj montaraj sistemoj, Washington sude ĝis la San Bernardino-Montoj kaj transversaj montoĉenoj de Suda Kalifornio, Fonto-Montoj en Nevado, kaj en montara norda Baja California .* Pinus contorta subsp. latifolia (Tordopino; sin. P. contorta var. latifolia Roka Montaro, Jukonio ĝis Kolorado, Saskaĉevano Aspen-naturejo kaj subarkta arbaro.[5]== Priskribo ==Laŭ la subspecioj, Pinus contorta kreskas kiel ĉiamverda arbedo aŭ arbo. La arbedoformo estas tordata, ĉirkaŭ 1 ĝis 3 m alta. La maldika kaj mallarĝ-kronita arbo estas 40 ĝis 50 m alta kaj povas atingi ĝis 2 m en diametro ĉe torakalteco.[6] La murrayana subspecio estas la plej alta. La krono estas rondeta kaj la pinto de la arbo estas plateca. En densaj arbaroj, la arbo havas sveltan, konusan kronon. La formado de ĝemelarboj estas ofta en kelkaj populacioj en Brita Kolumbio. La elastaj branĉoj staras vertikale aŭ superpendas kaj malfacile rompeblas. La branĉoj estas kovritaj per mallongaj ŝosoj kiuj estas facile forigeblaj.
Marborda pino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pinus contorta Douglas ex Loudon, 1838 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La specionomo contorta ŝuldiĝas al la torditaj, klinitaj pinoj trovitaj en la marborda regiono.