Pentozono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pentozono nun indikas ĉirkaŭflanka ŝnuro aranĝita por suferigi la ĝin ĉehaŭte vestanton. Origine ĝi estis dua vesto vestita de romiaj soldatoj dum eksterservaj deĵoraĵoj. Temis pri vesto inteksita per kapraj haroj malglata se surhaŭte allasata. La nomo devenas el la greka κιλίκιον kiu siavice referencas al Kilikio, regiono de suda Turkio[1]
De la romiaj soldatoj la pentozono (plirespekte de la historio, “kilikio” (cilicio, cilice ktp) kiel en preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj) pasigis al la anakoretoj kristanaj, kiuj kutime ĝin vestis sur la nuda haŭto jen por praktiki malriĉecon jen por bremsi la bremsendajn (laŭvidpunkte de la uzanto) altiraĵojn de la korpo. De kie ĝi transformiĝis al sakaĵo aŭ al pentozono aŭ al ĉiuspeca suferigilo, uzata de certaj religiulaj ordenoj por ke la atento estu ĉiam al la superaj diaj donoj. El tio la pli taŭga difino per “pentozono”.
La vorto “pentozono”, pro la posttrenado de la similaĵoj, povas etendiĝi al rimeno hokforma aŭ formita per malglata kaj tratruita ŝnuro kiun la asketulo metas ĉirkaŭ la taliaj flankoj aŭ ĉe la femuroj tiamaniere ke ĝi provoku ĝenon kaj suferon, neekstremajn tamen, sed konstantajn.
La kaprahara sakaĵo estis ofte uzata de pilgrimantoj al la sanktejo kiel simbolo kaj montro de sia stato de pentanto. La historio memorigas elstarajn personojn vestitajn per tiu “humiliga” sakaĵo, sintene de pardonpeto antaŭ sanktejoj aŭ domoj de potenculoj. En tia situacio sintenis (1077), ekzemple, germana Henriko la 4-a antaŭ la pordo de la papa kastelo de Kanosa. [2]