Penibetika Montaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Penibetika Montaro, en hispana cordillera Penibética, estas la plej suda montaro de la Betika Montĉenaro, kaj ĝi etendiĝas ĉe la suda marbordo de Hispanio, el la provinco Kadizo ĝis la provinco Alikanto. Iom pli norde, trans la nomitaj intermezaj unuoj (nome aro de depresioj, en hispana nomitaj hoyas [Oĝas], inter kiuj estas la Hoya de Baza kaj la Hoya de Guadix), estas la Antaŭbetika kaj Subbetika montaroj.
Penibetika Montaro | |||
---|---|---|---|
montaro, eble geologie nerilatita | |||
supermara alteco |
3 479 m | ||
Geografia situo | 37° 5′ N, 3° 4′ U (mapo)37.0833-3.0667 f4 | ||
| |||
La ĉefaj montaroj tie en hispana nomitaj sierras estas, de okcidento orienten, estas Sierra Grazalema, Nieves, Tejeda, Almijara, Nevada, Contraviesa, Gádor, Baza, Filabres kaj Las Estancias.[1]
El struktura vidpunkto, ĝi estas konstituita de tre kompleksa amaso de movtavoloj kiuj surmetas sin unuj al aliaj, el kiuj menciindas tri, nome Alpujárride, Nevado-Filábride kaj Maláguide. Kaj Alpujarride kaj Filabride-Nevado aperas en Sierra Nevada, konstituante tektonan fenestron kie aperas materialoj tre metamorfaj, el kiuj hegemonias paleozoikaj mikaeskistoj.
La plej alta pinto de la Betika Montĉenaro estas en Sierra Nevada nome Mulhacén.