Pelvo-kaj-ringo-markado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pelvo-kaj- ringo-markado (angle cup-and-ring markings) estas abstraktaj prahistoriaj petroglifoj, speciala formo de surroka arto aŭ hierogramoj, kiuj troviĝas precipe sur la Britaj insuloj (escepte de la Orkadoj kaj Ŝetlando), sed ankaŭ en la Alpoj kaj apud la atlantika marbordo de la kontinenta Eŭropo ekzemple an hispanuja Galegio.
La markado konsistas el konkava profundeco de kelkaj centimetroj. La pelvo estas ĉirkaŭita de ringoj en samcentraj cirkloj. La nombro varias inter unu kaj kvin kaj ankaŭ pliaj ekzistas malofte. En la Arĥeologia Parko Monte Tetón, Tomiño, en la hispanuja Galegio, troviĝas granda kombinaĵo de samcentraj petroglifoj. La „grupo 3“, kun 18 samcentraj ringoj havas maksimuman diametron de 3,5 m. Ĝi estas unu el la plej grandaj rokgrataĵoj en Eŭropo. Kelkfoje la linea kanalo iras de la mezo de la pelvo al la ekstero. Pelvo-kaj ringo-markadoj ankaŭ kunekzistas kun aliaj motivoj (spiraloj) aŭ motivgrupoj. La diverseco estas rimarkeble granda.