Pedro de Alvarado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pedro de Alvarado y Contreras (n. Badajoz, Ekstremaduro (Hispanio), 1485 - m. Guadalajara, Nueva España, 4a de julio de 1541). Hispana konkistadoro kiu partoprenis en la konkero de Kubo, en la esplorado fare de Juan de Grijalva de la marbordoj de Jukatano kaj de la Meksika Golfo, kaj en la konkero de Tenoĉtitlano estrita de Hernán Cortés. Oni povas konsideri lin kiel konkistadoro de granda parto de Centrameriko (Salvadoro, Honduro kaj Gvatemalo) kaj li povis esti tio ankaŭ de Peruo, sed li rezignis post batali kaj poste negoci kun Diego de Almagro.
Pedro de Alvarado | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1485 (1485-11-30) en Badaĥozo, Reĝlando de Kastilio |
Morto | 4-an de julio 1541 (1541-07-04) (55-jaraĝa) en Gvadalaharo, Nova Hispanio, Hispana Imperio |
Mortokialo | ĉevalfalo |
Tombo | Tiripetío |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Gómez de Alvarado y Mexía de Sandoval |
Frat(in)o | Gómez de Alvarado y Contreras |
Edz(in)o | Luisa Teohquilhuastzin • Beatriz de la Cueva y Benavides |
Infano | Leonor Alvarado Xicoténcatl |
Okupo | |
Okupo | konkistadoro • esploristo |
Preskaŭ ĉiuj referencoj al Alvarado mencias almenaŭ lian energian karakteron; plej parte parolas pri krueleco. Foje oni asocias eĉ lian nomon al genocido, tiom pro lia iniciato dum la Masakro de Tokskatlo, kiom pro sia posta partopreno en la sieĝo de Tenoĉtitlano, kaj ĉefe pro la sanga violento de sia agado en Centrameriko.
En Meksiko la indiĝenoj nomigis lin Tonatiuh, (la Suno), pro lia fizika aspekto; ŝajne li estis blondulo kaj alta, kio igis lin tipan kazon por diigo, kion dekomence faris la aztekoj de la hispanoj, kiuj konsideris ilin la "blondaj kaj barbaj homoj" anoncitaj kiel signo de la reveno de Kecalkoatlo.