Pedro da Fonseca (filozofo)
portugala jezuita filozofiisto kaj teologiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Petro da Fonseko (1528-1599) estis portugala humanisto, filozofo, jesuito, teologo, hebreisto, arabisto, rektoro kaj profesoro pri filozofio de la Universitatoj de Koimbro kaj Eboro, konsiderata la portugala Aristotelo[1]. Li estis majstro pri la greka kaj la hebrea, kies erudicio lin provizis per serio da propraj konceptoj rilate al temoj disvolviĝintaj de Tomaso de Akvino (1225-1274) kaj Aristotelo. Liaj ĉefaj verkoj kuŝas en la fakoj pri logiko kaj metafiziko.
Rapidaj faktoj Petrus Fonsecus Conimbrensis(1528-1599), Persona informo ...
Petrus Fonsecus Conimbrensis (1528-1599) | ||
---|---|---|
Institutionum dialecticarum libri octo, 1614 | ||
Persona informo | ||
Pedro da Fonseca | ||
Naskiĝo | 1528 en Cortiçada, nuna Proença-a-Nova, Portugalio | |
Morto | 4-a de novembro 1599 en Lisbono, Portugalio | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | |
Alma mater | Collegium Conimbrense Universitato de Eboro | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • teologo • verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi