Pantanalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pantanalo, portugallingve Pantanal (laŭlitere "marĉaro"), estas grava malsekejo kaj ekosistemo de Sudameriko. Ĝi havas ĉirkaŭ 230 mil km². Ĝi okupas la centron de Brazilo (parto de Mato Grosso kaj Mato Grosso do Sul) kaj nordo de Paragvajo kaj okcidento de Bolivio (kie oni nomas ĝin Chaco [ĉako] hispanlingve). Unesko konsideras ĝin monda natura heredaĵo kaj biosfera rezervejo.
Rapidaj faktoj Estas, Landoj ...
Pantanalo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Landoj | Brazilo, Bolivio, Paragvajo | ||||
Koordinatoj | 17° 24′ 0″ S, 57° 30′ 0″ U (mapo)-17.4-57.5 | ||||
Akvokolektejo | 878,71 km² (87 871 ha) [+] | ||||
Areo | 878,71 km² (87 871 ha) [+] | ||||
Biomoj de regiono | Inunditaj herbejoj kaj savanoj | ||||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||||
Tipo de heredaĵo | Natura | ||||
Jaro | 2000 (24) | ||||
Numero | 999 | ||||
Areo | 187 818 km² (18 781 800 ha) | ||||
Kriterioj | (vii), (ix), (x) | ||||
|
|||||
Pantanalo | |||||
Vikimedia Komunejo: Pantanal [+] | |||||
Fermi
Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo, temas pri tersupraĵa ekoregiono el la neotropisa ekozono kiu biome apartenas al inunditaj herbejoj kaj savanoj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "pantanalaj inunditaj savanoj".