Palaco de Belartoj (Lillo)
muzeo en Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Palaco de Belartoj (france Palais des beaux-arts) de Lillo estas unu el la plej grandaj muzeoj de Francio kaj la plej granda regiona belarta muzeo rilate nombron de ekspoziciitaj verkoj. Tiritaj de fondo de ĉ. 60 000 verkoj, la muzeo proponas ĉ. 2 000 al vizito. Estas interalie 200 pecoj de skulptaĵoj, de pentraĵoj kaj artaj objektoj de mezepoka Eŭropo kaj Renesanco, pli ol 500 verkoj pentritaj de la 16-a ĝis la 20-a jc., kelk-135 skulptaĵoj de la 19-a jc., bela kolekto de ceramikaĵoj de la 16-a ĝis frua 20-a jc. kaj 16 reliefaj mapoj laŭ 6:100 skalo de urboj fortikitaj de Vauban. La muzeo ankaŭ posedas kabineton de desegnoj kun 4 000 folioj de desegnoj kaj stampaĵoj de la 15-a ĝis la 20-a jc. kaj numismatikan kolekton de pluraj miloj da moneroj kaj medaloj kaj ankaŭ 250 sigelilojn de sigeloj de la 13-a ĝis la 19-a jc. Renovigita inter 1991 kaj 1997, la muzeo ankaŭ enhavas ejon por portempaj ekspozicioj, aŭditorion, bibliotekon kaj pedagogiajn atelierojn.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Belarta Muzeo |
Palaco de Belartoj (Lillo) | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
arta muzeo | ||||||
Lando | Francio | |||||
Regiono | Hauts-de-France | |||||
Situo | Lillo | |||||
Urbo | Lillo | |||||
Adreso | Place de la République, 59000 Lille, Francio | |||||
Poŝtkodo | 59000 | |||||
Situanta sur | Placo de la Respubliko • Q116145732 | |||||
Posedanto | City of Lille vd | |||||
Arkitekto(j) | Fernand Delmas • Édouard-Jules-Claude Bérard vd | |||||
Estiĝo | 1809 | |||||
Malfermo | 1892 | |||||
Koordinatoj | 50° 37′ 50″ N, 3° 3′ 45″ O (mapo)50.630673.0626 | |||||
| ||||||
Kolektoj | Nederlanda, itala, hispana, franca skoloj... | |||||
Surfaco | 22 000 m² | |||||
Jaraj vizitantoj: | 233 000 (2005) 239 975 (2007) 286 423 (2008) 229 748 (2009) 206 612 (2010) 215 700 (2011) 316 720 (2012) | |||||
| ||||||
Retpaĝo | www.pba-lille.fr | |||||
La Palaco de Belartoj estis enskribita kiel Monumento historia en 1975[1].