Otida renesanco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Otida renesanco estis renesanco de bizanca kaj malfruantikva arto en Centra kaj Suda Eŭropo kiu akompanis la regadojn de la unuaj tri Sanktromiaj Imperiestroj de la Otida (aŭ Saksia) dinastio: Oto la 1-a (936–973), Oto la 2-a (973–983), kaj Oto la 3-a (983–1002), kaj kiu grandparte dependis el ilia patronado. La ĉefaj figuroj en tiu movado estis la papo Silvestro la 2-a kaj Abbo de Fleury.[1]