Osmoza premo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La osmoza premo estas la minimuma premo kiu devas esti aplakata al solvaĵo, por malhelpi la enfluon de solvanto ( kutime akvo) trans duontralasa membrano.[1] Ĝi estas ankaŭ difinita kiel mezuro de la emo de solvaĵo enpreni akvon per osmozo. Potenciala osmoza premo estas la maksimuma osmoza premo kiu estiĝas en solvaĵo kiam ĝi estas apartigita de distilita akvo per duontralasa membrano. La fenomeno de osmozo ekestiĝas de la emo de pura solvanto moviĝi tra duontralasa membrano, por eniri solvaĵon enhavanta solvitan substancon, por kiu la membrano estas netralasebla. Ĉi tiu procezo estas vivograva en biologio, kie la membrano de la ĉelo estas duontralasa.