Orikteropo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Orikteropo (Orycteropus afer), foje ankaŭ nomata terporko laŭ rekta traduko de ĝia afrikansa nomo aardvark, estas nokta insektovora mamulo, la sola vivanta ano de la zoologia ordo de tubetodentuloj (Tubulidentata). Ĝi troviĝas preskaŭ ĉie en Afriko sude de Saharo (esceptoj estas nur iuj ĝangalaj kaj dezertaj areoj, kie malfacilas fosi) kondiĉe de loka dispono pri sufiĉe da termitoj aŭ formikoj. En frua plejstoceno, arealo de orikteropo estis multe pli vasta kaj inkluzivis Sudan Eŭropon kaj Sudokcidentan Azion. Populacioj de orikteropoj en Alĝerio kaj laŭ valo de Nilo formortis jam en niaj tempoj. Sur Madagaskaro vivis (supozeble) proksima genro Plesiorycteropus, kiu formortis antaŭ ĉ. 1000 jaroj.
Orikteropo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: frua mioceno ĝis nun | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Orycteropus afer (Pallas, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La matura orikteropo atingas longon de pli ol 1,5 m kaj pezon de ĉ. 65 kg. Ĝi fosas rapide per siaj akraj ungegoj, kreante por si nestojn en la tero aŭ disŝirante termitajn kaj formikajn koloniojn, kies kolonianojn ĝi kaptas per sia longa (30 cm) glueca lango.
Unue pro evidenta simileco oni metis orikteropon en la familion de formikomanĝuloj, sed nun oni scias, ke la similaj ecoj en konduto kaj aspekto estas rezulte de konverĝa evoluo. Vere, plej proksimaj konataj parencoj de orikteropoj estas makrosceliduloj. Krome, parencaj estas sirenoj, prokaviuloj, tenrekoj kaj elefantoj.