Oŭrenso
Hispana urbo, ĉefurbo de la provinco Galegujo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Oŭrenso, (galege, oficiale, Ourense [owˈɾens̪e]), estas urbo en la aŭtonoma komunumo Galegio, Hispanio, kaj ĉefurbo de la samnoma provinco. Temas pri la tria pli loĝata urbo en Galegio, post Vigo kaj Koruno. Laŭ la Galega Statistik-Instituto, en 2014 ĝi havis 106.905 loĝantojn (107.597 en 2012).
Oŭrenso | |||
galege: Ourense | |||
urbo | |||
La Ĉefponto | |||
|
|||
Oficiala nomo: Ourense | |||
Deveno de nomo: latine Auriense | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Galegio | ||
Provinco | Provinco Oŭrenso | ||
Regiono | Regiono de Oŭrenso | ||
Historia regiono | Gallaecia | ||
Memorindaĵoj | Arkeologia Muzeo de Oŭrenso | ||
katedralo | Katedralo de Oŭrenso | ||
Riveroj | Minjo, Barbaña | ||
Situo | Oŭrenso | ||
- koordinatoj | 42° 19′ 48″ N 07° 52′ 12″ U (mapo) | ||
Loĝantaro | 106 905 (2014) | ||
Parko | Alameda | ||
Fondo | 1-a jarcento p.K. | ||
Urbestro | Xesús Vázquez Abad | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 15.7XX | ||
Situo kadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Ourense | |||
Retpaĝo: www.turismodeourense.com | |||
Oŭrenso situas en valo ĉe la rivero Minjo. La urbo estis fondita en la romia epoko. Ĝia kromnomo estas A cidade das Burgas (La urbo de As Burgas) pro ties famaj varmofontoj, kie akvo ŝprucas je 60-68 °C.
El inter ĝiaj monumentoj elstaras la Katedralo de Oŭrenso kun sia Portiko de la Paradizo kaj la Sankta Kristo, la Romia Ponto (aŭ Ĉefponto), la Klostro de Sankta Francisko, la preĝejo de la Triunuo kaj tiu de Sankta Dominiko, kaj ties malnova kvartalo, nun restaŭrata.
Ĝi estas grava varmofontejo kie, krom la menciitajn As Burgas, eblas ĝui la termoakvojn de la banlokoj A Chavasqueira (japanstila), O Tinteiro, Muíño da Veiga kaj Outariz.